Karlštejn (Svratouch)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karlštejn (apartigilo) |
Karlštejn | |
vilaĝo | |
Ĉasista kastelo Karlštejn
| |
Oficiala nomo: Karlštejn | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Chrudim |
Administra municipo | Svratouch |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Suprasvratka montetaro |
Domoj | 10 2011 |
Situo | Karlštejn |
- koordinatoj | 49° 42′ 53″ N 16° 03′ 49″ O / 49.71472 °N, 16.06361 °O (mapo) |
Katastro | 12,72 km² (1 272 ha) Svratouch |
Loĝantaro | 8 (2021) |
Denseco | 0,63 loĝ./km² |
Fondo | 18-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 539 42 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Karlštejn (Svratouch) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Karlštejn estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Svratouch, troviĝanta en distrikto Chrudim. Ĝi troviĝas proksimume 2 km oriente de Svratouch. Estas ĉi tie registritaj 10 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 8 loĝantoj.
Karlštejn situas en katastra teritorio Svratouch kun areo 12,72 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La devena domaro estiĝis en la 1-a duono de la 18-a jarcento. Loĝejojn konstruis ĉi tie laboristoj okupitaj en gisejo en proksima Česká Cikánka. La konstruaĵoj estas disigitaj sur alta supraĵo super Svratka kaj Svratouch.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 40 |
1880 | 48 |
1890 | 52 |
1900 | 36 |
1910 | 27 |
1921 | 49 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 53 |
1950 | 15 |
1961 | 19 |
1970 | 9 |
1980 | 4 |
1991 | 3 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 7 |
2011 | 7 |
2021 | 8 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉasistan kastelon Karlštejn lasis konstrui en la jaroj 1767–1776 Filip Kinský, posedanto de senjorujo Rychmburk. Ĉe la kastelo estadis ĉasarbaro. En la areon de kastelo estas enkonstruigita kapelo de sankta Edigio, kiu ĉi tie situis pli baldaŭ ol la kastelo, altaro en la kapelo estis laŭ dokumentoj konsekrita la 20-an de septembro 1708 fare de abato de monaĥejo Hradiště.
En la jaro 1823 aĉetis la senjorujon familio Thurn-Taxis, en la kastelo estis arbaristejo. En la jaro 1945 la kastelo estis naciigita, transprenis ĝin gimnastika unueco TJ Spartak Svratka, kiu en la kadukiĝanta konstruaĵo riparis tegmenton kaj volis ĉi tie establi turistan tranoktejon kaj bildejon, sed pro manko de financaj rimedoj tio ne okazis. Ekde la 1960-aj jaroj la objekto estis riparata.
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Kastelo Karlštejn
-
Kastelo Karlštejn
|